|
Ni invitas vin al Postkongreso en Cxeboksaro, kiu okazos tuj post la
rusia IJK
(10-17.07.2004, Kovrov).
Post la IJK (la 17-an de julio) ni planas organizi buson de la IJKejo al
Cxeboksaro (cxirkaŭ 390 km de la IJKejo, 650 km oriente de Moskvo) kaj se vi
bezonos, ni povus rezervi al vi biletojn el Cxeboksaro por aliaj direktoj de
Rusio.
Programo de la postkongreso estas duparta: dum la unuaj tri tagoj (la 18-20a
de julio) ni proponas al vi diversajn ekskursojn: piedan tra la
historia centro de la urbo kaj sxipan laux la rivero Volgo, konatigxon kun la loka
cxuvasxa kulturo kaj simple ripozon. Vin atendos diversaj koncertoj, metiejoj
de popolaj manfarajxoj, teatrajxetoj, rusa sxvitbanejo (sauxno), nagxado ktp.
Dum la sekvaj du tagoj (la 21-22a de julio) ni proponos al vi partopreni en
porsocia agado. Dum tiuj du tagoj vin atendos: intervjuoj en
amaskomunikiloj, vizitoj al infanaj someraj tendaroj kun prezentoj de viaj
naciaj kulturoj. Ni organizos diskutajn rondojn pri la esperanto-movado kaj
rakontos pri la sperto de nia Junulara Esperanto-Asocio. Ni proponos al vi
ankaux aliajn aktivajxojn, kiuj estos interesaj por la lokanoj kaj kiuj
kontribuos al la favora bildo pri la esperanto-movado.
Legu pli:
Kontaktoj:
- Cxeboksara esperanto-centro: tel. +7(8352) 21-11-80, fakso +7(8352)
62-10-64, e-posxto: e-centro(cxe)yandex.ru, kontakta persono: Fedotova
Aleksandra, oficisto
- Jekaterina Burmisova, tel. + 7 (8352) 21-31-26 (h), e-posxto:
molod6(cxe)cap.ru
- Blinov Aleksandr, tel. + 7(8352) 66-59-08 (h), e-posxto:
delfeno(cxe)chtts.ru
|